And did those feet in ancient time

And did those feet in ancient time ("Kaj ĉu tiuj piedoj en antikva tempo") estas poemo de la angla poeto William Blake kiu aperis en la prefaco de lia verko Milton (1804). Hodiaŭ ĝi estas plej konata kiel la himno Jerusalem, kies muzikon komponis Charles H. H. Parry en 1916.

Ĝi estas konsiderata unu la la plej popularaj patriotismaj kantoj de Anglio. Ĝi estis inspirita de la legendo ke Jesuo en sia junaĝo akompanis Jozefon de Arimateo al Glastonbury tra la apuda romia haveno. Laŭ biografiistoj de Blake, li kredis je tiu legendo. Tamen la himno estas temo de filozofia debato - ĝi bazas sur romantika legendo, do respondo al kvar demandoj en la teksto devas esti ne. Krome oni opinias ke Jerusalem ne povas esti opiniata kiel la dua himno, ĉar voko pri ĉefurbo de alia ŝtato en brita kanto povas erarigi alilandanojn.

En 1916 oni publicis la poemon en antologio por morale subteni nacion malgraŭ multaj viktimoj dum 1-a mondmilito. Por pluraj homoj ĝi difinis celojn al kiuj strebis Britio.

La himno estas opiniata kiel tre naciisma, kristana sed ankaŭ socialisma samtempe. En 1945 Brita Laborista Partio uzis ĝin en sia balota kampanjo - Clement Attlee anoncis tiam, ke Angloj konstruos la duan Jerusalemon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search